Konversacia kontrolo 2025 (mallonge)

Mallonge dirite: Gvidante per la registraro de Danio, multaj EU membraj landoj volas ke WhatsApp, Signal (ktp.) devas traserĉi ĉiujn sendatajn fotojn kaj ligilojn per AI. Se la AI havas suspekteton ke la enhavo eble temas pri infanmistraktado, via bildo, via aktualsituo, via telefonnumero, kaj pliaj detaloj estas raportata aŭtomate al Eŭropol kaj loka policejo. Ĉe Grekio.

La artikolo estas ankaŭ legebla alialingve en la bulgara, la dana, la franca, la germana, la itala, la kataluna, la nederlanda, kaj la rumana. Se vi volas traduki ĉi tiu paĝo al aliaj lingvoj, kontaktu min (bert@hubertnet.nl). Mi ligilos al via verko aŭ publikigos ĝin ĉe mia retpaĝo. Dankon!

Oni ne jam leĝe asertis kion okazos post la rezulto. Via libertempo en Kipro povas halti rapide ĉar vi devas klarigi viajn malpublikajn fotojn al nekonata policisto. Se la policisto komprenas ke la suspekto malĝustis, kontraŭ la atendo, viaj fotoj ne estas forigitaj de polica komputilo. Eble viaj fotoj estas utilaj iam poste.

Post kiam la leĝo efektiĝos, WhatsApp demandos permesilon por analizi viajn fotojn kaj ligilojn per AI. Sen permesilo, la apo ne plu ebligos vin disvastigi fotojn aŭ ligilojn. Signal jam postulis eliri la EU regionon se la leĝo efektiĝos.

Kontraŭe policioj kaj veraj spertuloj de la kampo de infanmistraktado rimarkas ke ili jam havas sufiĉe da laboro. Pliaj aŭtomataj (ofte malĝustaj) raportoj ne helpas. La publiko ne ricevos utilon kontraŭ krimoj sed nova observadsistemo kontrolata de Usono. La historio montris ke oni mistraktatis similajn potencajn sistemojn. Registraroj scias pri tio. Do ili ekskludis policion, armeon, kaj naciajn persekutistojn de la leĝo!

Ŝajnas al mi ke la germana registraro subtenas ĉi tiun proponon. Tiel la propono povas iĝi leĝon. Aliaj registraroj (kiuj devus scii pli bone) ankaŭ subtenas la proponon, specife:


De chatcontrol.eu

Mi instigas ĉiujn, precipe Germanojn, kontakti iliajn politikistojn kaj kriu laŭte.

Jen pliaj utilaj ligiloj: